el Somera Esperanto-Studado (SES) 2015

SES: Alvenebloj

Horaro: www.cp.sk (Se vi ne komprenas la slovakan, sube ŝanĝu lingvon al la angla aŭ al la germana.)

El Vieno

El Viena flughaveno iras ege ofte, ĉiuhore buso al Bratislavo. La vojaĝo daŭras 1 horon. Elbusiĝi vi povas aŭ ĉe Bratislava flughaveno ("Bratislava,,letisko"), aŭ ĉe busa stacidomo ("Bratislava,,AS MHD"). Atentu pri itinero de la konkreta buso.

Horaro:
El: Wien,,Flughafen Wien
Al: Bratislava

Urba trafiko en Bratislavo

En la ĉefurbo eblas veturi per urba trafiko (busoj, tramoj, trolebusoj). Bileton aĉetu ANTAŬ eniro en veturilon. Ili aĉeteblas en kioskoj, en aŭtomatoj ĉe stacioj, aŭ en konstruaĵo tuj apud ĉefa trajna stacidomo.

El Bratislavo

El Bratislavo prenu trajnon aŭ buson rekte al Martin. Foje okazas, ke oni devas ŝanĝi trajnon/buson unufoje, sed iras ankaŭ rektaj.

Se vi alvenos malfrue kaj ne plu estos konekto al Martin, serĉu konekton al Vrútky (urbeto apud Martin kaj grava fervoja nodo). De tie iru per taksio, tio kostos 8 ĝis 10 €.

Horaro:
El: Bratislava
Al: Martin

En Martin

Busa kaj trajna stacidomoj troviĝas unu apud la alia (vidu la mapon). La vojo de tie al SES-ejo estas 2 km longa.

Se vi elektas taksion, jen kelkaj firmaoj:

Karavano

Se vi volas vojaĝi al SES malmultekoste kun aliaj esperantistoj, vi povas veturi per tiel nomata karavano (grupa trajnvojaĝo). Okazos karavano de Strasburgo en Francio ĝis Martin tra diversaj germanaj kaj aŭstraj urboj (interalie Munkeno, Linz kaj Vieno). Tuj post SES okazos karavano de Martin al Lille (kie okazos la Universala Kongreso de Esperanto) tra Prago kaj Berlino. Por pli da informoj, vizitu la retejon de la karavano kaj la Facebook-eventon.

La slovaka lingvo

Eta praktika konsilo: lernu kelkajn bazajn vortojn en la slovaka :) E@I kreis retejon por lerni la slovakan, por vi multe utilos jenaj frazoj: http://slovake.eu/learning/intro/phrases

Dum SES aĉeteblos en libroservo Esperanta verketo "Slovaka konversacio skize".

URL: https://ses.ikso.net/2015/sk/Alvenebloj
Laste modifita je 2015-06-19 13:05