Serĉi:

HELPU AL NI TRADUKI!

SES 2015

Partopreno

Praktikaj

Organizantoj

Sub aŭspicio de

Ni rekomendas

Somera Esperanto-Studado (SES 2015) okazis inter la 11-a kaj la 19-a de julio 2015.


Partoprenintoj de SES 2014 SK


Freŝaj novaĵoj

2015-08-19

Vi povas vidi fotoalbumon de SES!

2015-07-19

SES ĵus finiĝis. Ni dankas al ĉiuj 190 partoprenantoj, kiuj venis de 27 landoj! Bedaŭrinde ne okazos SES venontjare, sed anstataŭe ni kore invitas vin al la Universala Kongreso de Esperanto en Slovakio.

2015-07-05

La programlibro aperis! Vi povas elŝuti ĝin por ekscii, kio atendas vin dum SES.

2015-06-29

Jam post 12 tagoj komenciĝos SES! Por mezuri vian nunan Esperanto-nivelon, ni petas vin respondi ret-demandaron, por ke ni povu proponi al vi grupon taŭgan al via nivelo. Legu pli en la paĝo Instruado.

2015-06-23

Gustumu kaj gustumigu bongustaĵojn de diversaj landoj dum la kuirarta festivalo! Legu la paĝon Kultura programo por scii pli.

2015-06-14

Vi povas vojaĝi al SES malmultekoste per karavano (grupa trajnvojaĝo). Legu pli en Alvenebloj.

2015-06-11

Ĵus aperis bulteno de SES 2015, kiu enhavas gravajn informojn pri via alveno, ĉeesto kaj ĝua partopreno en Somera Esperanto-Studado. Ni rekomendas al vi trovi iom da tempo por tralegi ĝin.

2015-05-28

La aranĝon aŭspicios la ministro de edukado de Slovakio Juraj Draxler, la prezidanto de la regiono de Žilina Juraj Blanár kaj la urbestro de Martin Andrej Hrnčiar.

2015-04-15

La retejo de SES nun estas disponebla ankaŭ en la ukraina lingvo.

2015-03-25

Ĉiuj 10 instruistoj, kiuj faros kursojn dum SES, estas nun konataj. Legu pli en Instruado.

2015-03-09

Kaŝi, kantisto, kiu furoris dum la lastaj SES-oj, venos ankaŭ ĉi-jare! Legu la paĝon Kultura programo por ekscii pli.

2015-02-28

Jam 100 homoj aliĝis al la ĉi-jara SES!

2015-01-20

Ĉeĥa teatra grupo prezentos al vi teatraĵon en Esperanto dum SES. Legu pli en la paĝo Kultura programo.

2015-01-16

La retejo de SES nun estas disponebla ankaŭ en la kataluna lingvo.

2014-12-04

La retejo de SES 2015 aperis!

SES 2015 okazos en la nordslovakia historia urbo Martin, situanta 210 km for de la slovakia ĉefurbo Bratislava, 180 km de la pola Krakovo (Kraków), kaj ĉ. 230 km de Budapeŝto, la ĉefurbo de Hungario.

La programo konsistos el kelkaj partoj:

  • Antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto;
  • Posttagmeze: ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
  • Vespere: Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.

Fotogalerioj pri la pasintaj jaroj: SES 2009SES 2010SES 2011, SES 2012, SES 2013, SES 2014 SK, SES 2014 RU
Vikipedio: SES · lernu! · E@I

Bulteno

Jen bulteno kun detalaj informoj pri alveno kaj ĉeesto en SES 2015. Elektu unu el jenaj lingvoj kaj elŝutu la bultenon.
elŝuti: EsperantoEnglish

Programlibro

Aperis programlibro, kiu enhavas detalajn informojn pri la programo, kiu atendos vin en SES 2015: prelegoj, koncertoj, ekskursoj, ktp. Alklaku la jenan ligilon por elŝuti ĝin:
elŝuti

Vi povas legi numeron de la magazino Esperantisto Slovaka dediĉita al SES 2014: elŝuti

Filmeto pri SES 2013:
Filmeto pri SES 2014 SK:

Presi - Ensaluti

Laste modifita je 2015-08-19 10:46