Krom instruado kaj ekskursoj okazos dum SES ankaŭ pluraj aliaj programeroj:
Vidu pli ĉe: Kultura programo
Dum la tuta SES ankaŭ ĉi-foje atendos vin riĉa libroservo - en ĝi vi havos unikan eblon aĉeti tre diversajn Esperanto-varojn. Libroj, KDj, DVDj, T-ĉemizoj, insignoj, glumarkoj - ĉio tio kontraŭ tre favoraj prezoj. Eluzu la eblon riĉigi vian E-kolekton kaj vizitu la libroservon!
Por komencantoj estas preparata aparta programo, kun paroligaj rondoj, diskutoj kaj prezentoj de Esperanto-movado kaj kulturo. Pri novuloj zorgos dum la aranĝo t.n. "anĝeloj" – spertaj esperantistoj, pretaj helpi kaj/aŭ konsili.
Rimarko 1: Por infanoj ne ekzistas aparta programo. Gepatroj, kiuj volas veni kun siaj etaj infanoj kaj volas por ili apartan programon, bv. kontakti organizantojn pri la eblo mendi pagendan vartist(in)on.
Rimarko 2: Supre menciita programo estas daŭre provizora. Pli detalan programon de SES ricevos aliĝintoj antaŭ la aranĝo.