el Somera Esperanto-Studado (SES) 2014 SK

SES: Kultura programo

Koncertoj

Jen detaloj pri jam konfirmitaj koncertoj. Dum SES por vi ludos kaj amuzos vin:


Aŭtoro: Ziko van Dijk
CC BY-SA
Fonto: Vikimedia Komunejo

JoMo

JoMo (t. e. Jean-Marc Leclercq) estas franca kantisto kaj esperantisto. Li venas de Liono, nun loĝas en Tuluzo. Antaŭe li estis kantisto en la grupo Les Rosemary’s Babies (La Rozmariaj Beboj).

Li montras rimarkeblan progreson al lingvodiverseco pere de muziko. Li havas tradician kaj rokan kantrepertuaron en 22 lingvoj, interalie Esperanto. Per tio li eniris la Guiness-libron pri rekordoj. Dum SES li etosigos kaj dancigos vin per siaj diverslingvaj kantoj, plenaj je ĝojo kaj energio.

Pliaj informoj


Martin Wiese


Martin Wiese

Martin Wiese (naskiĝis la 26-an de marto 1963) estas la ĉefkantisto kaj gitaristo en la esperanta rokbando Persone. Antaŭe li estis membro de la grupo Amplifiki. Intertempe li ankaŭ koncertas sole kaj kun grupo Martin & la talpoj eldonis soloalbumon.

Fonto: Vikipedio


Kaŝi


Kaŝi

Kaŝi (veranome Carsten Schnathorst) estas germana muzikisto kaj esperantisto. Li venas de Osnabrück kaj loĝas en Hamburgo. Tie li ludas ĉe la bando The living Music Box. Carsten kantas kaj ludas pianon. Lia kantaro enhavas proprajn kantojn kaj bone konatajn el la tuta mondo.

Dum SES li mojosigos la korojn de la publiko per sia mikso de propraj esperantaj kantoj, internacia furora muziko kaj aliaj konataj Esperanto-kanzonoj kaj pere de sia markanta voĉo.


Kimo


Kimo

Kim J. Henriksen el Danio estas denaskulo, legenda famulo de la junulara Esperanto-movado kaj de esperanta rokmuziko en la 80-aj kaj 90-aj jaroj, ĉefa etoso-kreanto de multaj junularaj internaciaj renkontiĝoj.

Li estis unu el la fondintoj de la muzika grupo Esperanto Desperado en 1996, kiu unue nomiĝis Brokantaĵoj. Li estis kantisto kaj akordionisto
en tiu grupo. En 1982 li estis ano de la grupo Amplifiki kun Martin Wiese, Aline Boulet, Isabelle Rome, Bertilo Wennergren kaj Micke Englund. Li verkis kaj kantis la plej faman kaj popularan kanton de esperanta rokmuziko: Sola.


NOPROBLEM


NOPROBLEM

La muzikgrupo NOPROBLEM formiĝis en 2001. Unuafoje koncertis la kapelo - ankoraŭ sennoma - en majo 2003 en preĝejo en Kostelec (Ĉeĥio). Tio allogis novan muzikemulon kaj la grupo daŭre kreskis. Nuntempe la kapelo ludas ĉefe kantojn de “Spirituál kvintet”, sed foje ankaŭ trampan kaj kantri-muzikon. Ilia nomo estis fine ŝanĝita al “NOPROBLEM Kostelec na Hané” kaj la membronombro fiksiĝis je 8. La kapelo regule koncertas en la tuta regiono kaj pasintjare aperis ilia unua oficiala KD.

En Esperanto ili ekis ludi nur en 2013, kaj dum ĉi tiu koncerto ili ludos unuafoje ĉiujn, ĝis nun 6 kantojn, adaptitajn de la ĉeĥa al Esperanto. Krome - donaco al vi ĉiuj: senpaga KD Senprobleme en Esperanto, kun 6 registritaj kantoj en Esperanto kaj 7 en la ĉeĥa!

Diskejo

Ĉiunokte atendos vin diskotekoj kun internacia muziko de diversaj muzikstiloj. Tuj apud drinkejo, en la diskejo vi havos eblon eluzi vian energion, se ajna restos al vi post la tuta tago :) Amuziĝemaj kaj dancemaj partoprenantoj, nepre venu kaj etosigu la noktan vivon dum SES!

Kinejo

Ĉiutage estos projekciataj filmoj kun Esperanto-subtekstoj aŭ eĉ rekte dublitaj en Esperanto. Atendas vin diversaj specoj de filmoj – fabeloj, dokumentoj, komedioj, scienc-fikcioj. Detala programo de la filmoprojekciado aperos en la program-libro de SES.

URL: https://ses.ikso.net/2014/sk/KulturaProgramo
Laste modifita je 2014-08-05 20:16