Serĉi:

HELPU AL NI TRADUKI!

SES 2014 RU

Partopreno

Praktikaj

Organizantoj

Sub aŭspicio de

Ni rekomendas

SES /

Loko


Mapo de la kongresejo

La aranĝo okazos en apudmoskva vilaĝeto Koltiŝevo. La tuta SES lokiĝos en unu granda areo de la ripozejo “Komponent”, kiu konsistas el pluraj konstruaĵoj, promenejoj, sportejoj, belega lago kun plaĝo kaj eblo naĝi, lui boatojn kaj akvobiciklojn. Krome eblas pikniki, estas diversgrandaj, ĉarmaj laŭboj dismetitaj en la granda natura tereno. Eblas ludi farbopafadon, rajdi ĉevalojn kaj saŭnumi. La ripozejo estas ĉirkaŭata de vasta arbara teritorio kun diversaj sportejoj.

Kongresurbo

La ripozejo “Komponent” troviĝas en la vilaĝo Koltiŝevo ĉe la rivero Kamenka, ĉ. 15 kilometrojn de Solneĉnogorsk, 50 kilometrojn de la moskva flughaveno “Ŝeremetjevo”.

Kongresejo

Partoprenantoj loĝos en du- ĝis kvarlitaj ĉambroj kun necesejo kaj duŝejo ĉe la koridoro. Krome estas ankaŭ eblo tendumi, se vi kunportos propran tendon.

Rimarko: La ejo proponas "normalajn" (ordinarajn) kondiĉojn por tranoktoj, do ne atendu grandan lukson. Se vi tamen volas loĝi pli lukse, sciigu al ni viajn dezirojn – ni klopodos vin helpi.

En la apuda vilaĝo, perpiede atingebla, troviĝas manĝvendejeto, do ĉe bezono oni povos aĉeti trinkaĵojn, krommanĝojn kaj aliajn necesaĵojn.


Alveno

Alveno

Kongresejo

Kongresejo

2-lita ĉambro

Manĝejo

Ekstera sportejo

Ĉirkaŭa naturo

Ĉirkaŭa naturo

Unu el la laŭboj

Piknikejo

Eblos farbopafadi

Presi - Ensaluti

Laste modifita je 2014-04-13 15:16