Serĉi:

HELPU AL NI TRADUKI!

SES 2014 RU

Partopreno

Praktikaj

Organizantoj

Sub aŭspicio de

Ni rekomendas

SES /

Kultura programo

Koncertoj

Koncertoj okazos, kompreneble, ĉiuvespere. La Nacia koncerto ĝuigos vin la 21-an de aŭgusto (ĵaŭde), kaj la 24-an de aŭgusto (dimanĉe) preparu viajn plej bonajn art-prezentojn por la Internacia koncerto! Pri aliaj artistoj ni atendu baldaŭajn infomojn.

Kimo


Kimo

Kim J. Henriksen el Danio estas denaskulo, legenda famulo de la junulara Esperanto-movado kaj de esperanta rokmuziko en la 80-aj kaj 90-aj jaroj, ĉefa etoso-kreanto de multaj junularaj internaciaj renkontiĝoj.

Li estis unu el la fondintoj de la muzika grupo Esperanto Desperado en 1996, kiu unue nomiĝis Brokantaĵoj. Li estis kantisto kaj akordionisto
en tiu grupo. En 1982 li estis ano de la grupo Amplifiki kun Martin Wiese, Aline Boulet, Isabelle Rome, Bertilo Wennergren kaj Micke Englund. Li verkis kaj kantis la plej faman kaj popularan kanton de esperanta rokmuziko: Sola.


Mikaelo Bronŝtejn

Mikaelo Bronŝtejn

Mikaelo Bronŝtejn estas konata bardo, poeto kaj verkisto el Rusio. Li verkis kelkcent poemojn kaj kantojn en Esperanto. Krome li originale verkis kaj tradukis 23 librojn. Li estis aktiva membro (poste ankaŭ kungvidanto) de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado). Li estas ankaŭ laŭreato de prestiĝa literatura premio “Antoni Grabowski” (2003). Dum ĉi-jara SES li kantos por vi plurajn el siaj kantoj.

Magiaj voĉmelodioj de udmurtoj kaj besermjanoj

En Rusio loĝas multege da popoloj kun bunta kaj originala kulturo. Ni invitas vin konatiĝi kun la kanta tradicio de udmurtoj kaj besermjanoj. La unika artistino Natalja Dziga plenumos por ni la antikvegajn magiajn voĉmelodiojn de tiuj popoloj. Bazo de ilia kantado estas improvizado kaj emocia impulso, ligita kun certa situacio: glacimoviĝoj sur rivero, nuptofestoj, adiaŭo de soldatoj por militservo, entombigoj, foje estas kantado sen speciala kialo, nur laŭ la humoro. La tekstoj de tiuj kantoj konsistas nur el konjugacioj, tial la sencon necesas serĉi en muziko, sentoj kaj emocioj de la plenumanto. Profundiĝi en la paganan mondsentemon de la antikvaj popoloj helpos al ni la sorĉaj dancoj kun fajro de Ksenija Sujarkova. Ĉuj homoj ricevu la benaĵojn de la Tero!

Konatiĝu kun rusaj popularaj kantoj per Esperanto! (kun Mikaelo Povorin)

Jen vera ĝuo por ĉiuj: kanti popularajn rusajn kantojn en Esperanto! Por esperantistoj estos multaj surprizoj: vi eble eĉ ne supozis, ke tradukoj de viaj ŝatataj kantoj ekzistas. Por eksterrusianoj estas bonega ŝanco ekscii, pri kio temas la kanto, eble, iam aŭdata en la rusa lingvo, lerni la melodion kaj ekscipovi ĝute kanti. Speciale atentu, ke la kantojn, kiujn vi nun lernos bele plenumi, vi havos eblecon kunkanti dum la lignofajro, okazonta en romantika sabata apudmoskva vespero! Tial ni kune faros nian lignofajron neforgesebla!

Diskejo

Jen la loko por danci kaj eble eĉ drinketi! Venu – se vin mallacigas energiaj movoj kaj laŭta muziko!

Presi - Ensaluti

Laste modifita je 2014-08-07 12:12