Serĉi:

HELPU AL NI TRADUKI!

SES 2014 RU

Partopreno

Praktikaj

Organizantoj

Sub aŭspicio de

Ni rekomendas

SES /

Antaŭkongreso

Atenton: karaj alilandanoj, bonvolu sendi al la respondeculo pri Moskvaj Tagoj Svetlana Smetanina (svsmetanina@yandex.ru) informojn pri viaj alvenoj (dato, tempo, stacidomo/flughaveno), se vi ankoraŭ tion ne faris. Ni ŝatus renkonti kaj akompani vin al la gastejo. Dankon!

Merkredo, 13-a de aŭgusto 2014

Veno de gastoj, akceptado en flughaveno(j), enloĝigo al junularaj gastejoj aŭ hoteloj (laŭdezire). Respondecas MEA-MASI kaj Irina Gonĉarova.

Ĵaŭdo, 14-a de aŭgusto 2014

HoroProgramoPrezo
09:00–11:00Vizito de la muzeo de rusa ĉiutaga vivo.5 €
11:30–14:30Busa ekskurso tra Moskvo. Ekiro de la Maneĝa placo. Ĉefaj vidindaĵoj: Katedralo de Kristo la Savinto, teatro Bolŝoj, kajo de la rivero Moskva, Paseraj Montoj (Moskva Universitato), ambasadora Kvartalo, Novvirgulina monaĥinejo, Parko de Venko en la Kliniĝa Monto, Moskva-Siti, strato Tverskaja, nova kaj malnova Arbat.10 €
15:00–16:00Tagmanĝo en Arbat.7–12 €
16:30–18:00Pieda ekskurso: antikvaj stratetoj de Moskvo.
18:30–19:30Vespermanĝo.7–12 €
20:00–21:00Moskva metroo, la plej bela en la mondo.Prezo de metrobileto

La rivero Moskva kaj la katedralo de Kristo Savinto
(aŭtoro: Alessio Damato CC BY-SA,
fonto: Vikimedia Komunejo)

Moskva metroo, la plej bela en la mondo.
(aŭtoro: A. Savin CC BY-SA,
fonto: Vikimedia Komunejo)

La Novvirgulina monaĥinejo
(aŭtoro: Max Ryazanov CC BY-SA,
fonto: Vikimedia Komunejo)

La teatro Bolŝoj
(aŭtoro: A. Savin CC BY-SA,
fonto: Vikimedia Komunejo)



La tutrusia ekspoziciejo
(aŭtoro: Alex Zelenko CC BY-SA,
fonto: Vikimedia Komunejo)

Vendredo, 15-a de aŭgusto 2014

Horo Programo Prezo
10:00–13:00 Vizito de la fama bildgalerio de la fratoj Tretjakov. 12 €
13:00–14:00 Tagmanĝo. 8–10 €
15:00–17:00 Ŝippromeno laŭ la rivero Moskva. 12 €
18:00–21:00 Vizito de la teritorio de VDNH (Tutrusia Ekspoziciejo, grandega parko kun vidindaĵoj, fontanoj, monumentoj). Veturado per leĝera metroo. Prezo de metrobileto
Por dezirantoj, vizito de la apuda muzeo de Kosmo (maksimume 15 homoj). 7 €
Vespermanĝo en VDNH. 10–12 €

Sabato, 16-a de aŭgusto 2014


La katedralo Sankta Baziliko
(aŭtoro: A.Savin CC BY-SA,
fonto: Vikimedia Komunejo)
HoroProgramoPrezo
10:00–13:00Vizito de Kremlo kaj Ruĝa placo.11 €
13:00–14:00Tagmanĝo en GUM (Granda Universala Magazeno).10 €
15:00–17:00Butikumado. Por dezirantoj: vizito de Kolomenskoje, somera rezidejo de rusaj caroj, palaco de Aleksej Miĥajloviĉ (patro de Petro la Granda).4 €
18:00Libera tempo.

Dimanĉo, 17-a de aŭgusto 2014

HoroProgramoPrezo
11:00Komuna busveturo al la bazejo “Komponent”, la loko de SES RU.6 €

Loĝado

Niaj gastoj loĝos en la “Bear-Hostel na Arbate”, kiu troviĝas en la strato Novij Arbat kaj facile atingeblas piede de la metrostacio “Arbatskaja”.

Kiel alveni al “Bear-hostelo en Arbat” kie loĝos SESanoj dum la Moskvaj Tagoj:

Adreso: strato Bolŝaja Molĉanovka, 23, enirejo n-ro 2, 5-a etaĝo

De la metrostacio Arbatskaja (helblua linio Filjovskaja) turnu vin dekstren, antaŭ la ŝoseo vi ekvidos la subteran trapasejon, malsupreniru, iru dekstren kaj transiru al la kontraŭa flanko de la ŝoseo. Eliru el la trapasejo maldekstren kaj moviĝu rekten. Atinginte la bankon PSB Promsvjazbank eniru la arkon. El la arko iru maldekstren, trovu la enirejon 2, de vi ĝi estas la tria. Premu la sonorilon kaj supreniru al la 5-a etaĝo. Bonvenon!

Noto: la prezo de unu vojaĝo en la metroo estas 40 rubloj.

Presi - Ensaluti

Laste modifita je 2014-06-23 15:41