Serĉi:

HELPU AL NI TRADUKI!

SES 2014 RU

Partopreno

Praktikaj

Organizantoj

Sub aŭspicio de

Ni rekomendas

SES /

Alvenebloj

Adreso de la SES-ejo

Дом отдыха "Компонент", д. 1
д. Колтышево
Солнечногорский район
145515, Московская область

Moskva regiono
Solneĉnogorskij distrikto
vilaĝo Koltiŝevo (Koltyshevo), d.1
Komponent
(la ripozejo "Komponent")

Komuna vojaĝo

Ni veturos ĝis la bazejo kune per buso, kiun ni speciale mendos! Ĝi iros de Moskvo la 17-an de aŭgusto, dimanĉe, je la 10-a horo matene, senhalte ĝis la ripozejo “Komponent” (ruse: Компонент). La vojaĝtempo sen aŭtoŝtopiĝoj estas proksimume 1,5 horoj. Informoj pri prezo de la vojaĝo, la ĝusta tempo kaj loko de la foriro de la buso venos poste.

Per publika transporto

Se vi elektos vojaĝi memstare, via itinero de Moskvo ĝis la ripozejo konsistos el 2 partoj.

Parto 1: Moskvo ĝis Solneĉnogorsk

Varianto 1: per trajno. La elektrotrajno (ruse: электричка) foriras de la Leningrada stacidomo (metrostacio Komsomolskaja, ruse: Комсомольская) al Solneĉnogorsk (stacio Podsolneĉnaja, ruse: Подсолнечная). Taŭgas la trajnoj direkten al la stacioj Podsolneĉnaja, Klin (ruse: Клин), Tver (ruse: Тверь), Konakovo (ruse: Конаково). Vojaĝtempo estas 1 horo kaj 20 minutoj. Reguleco: proksimume 2-3 trajnoj hore (la aktualan horaron ni afiŝos ĉi tie en julio), la prezo de unu bileto estas 115 RUB (ĉ. 2,50 EUR). En Solneĉnogorsk necesas transiri de la trajna stacidomo al la busstacidomo (ruse: автовокзал) (200 metroj).

Varianto 2: per aŭtobuso. Granda komforta aŭtobuso n-ro 440 iras de la metrostacio “Vodnij stadion” (ruse: Водный стадион) (antaŭlasta stacio de la verda metrolinio, nord-okcidenta fino). Prenu la lastan vagonon (venante de la urbocentro). Eliru straten, de la metroo maldekstren, transiru la aŭtovojon kaj iom maldekstre vi trovos la haltejon, tre proksime. Ĉiuhore forveturas proksimume 2 busoj (la aktualan horaron ni afiŝos ĉi tie en julio), la prezo de unu bileto estas 115 RUB (ĉ. 2,50 EUR). La biletojn vendas la ŝoforo. Vojaĝtempo estas 1 horo kaj 10 minutoj. La buso alvenas al la busstacidomo (ruse: автовокзал) de la urbo Solneĉnogorsk (ruse: Солнечногорск) (la lasta haltejo).

Parto 2: Solneĉnogorsk — ripozejo “Komponent”

La buso alportas vin al la busstacidomo, kie vi renkontos ankaŭ tiujn, kiuj venis per elektrotrajno. Poste estas du ebloj.

Varianto 1: prenu buson n-ro 21 (la numero estas blua, ne ruĝa!). Tio estas granda itinera buso (ne minibuso), ĝi iras proksimume 1 fojon hore, la unua veturo estas je 4:25, la lasta estas je 21:15 (la aktualan horaron ni afiŝos ĉi tie en julio). La bileto aĉeteblas de la ŝoforo en la buso kaj kostas 46 RUB (ĉ. 1 EUR). Ĝi iras 30-35 minutojn. Petu la ŝoforon anonci al vi, kie plej oportunas elbusiĝi por iri al la ripozejo (demandu: “Dom otdiĥa ‘Komponent’”). La buso forlasos vin ĉe la bushaltejo “Vilaĝo Koltiŝevo” (ruse: д. Колтышево). Iom revenu laŭ la ŝoseo al la vojo foriranta en arbaron. Laŭ ĝi vi devas piediri ĉirkaŭ 1 kilometron tra la arbaro ĝis la pordego de nia ripozejo.

Varianto 2: prenu taksion. Veturado de la Solneĉnogorska busstacidomo (ruse: автовокзал) ĝis la pordego de la bazejo kostas 350 RUB (ĉ. 7,80 EUR), se vi vojaĝos kvarope po 87,50 RUB (ĉ. 2 eŭrojn) por unu persono. Vi povos ĝui tiujn favorajn prezojn nur se vi mendos la urban (Solneĉnogorskan) taksion (+7-965-188-1777, +7-925-172-8272, +7-916-579-08-85), sed ne ajnan, kiu al vi sin proponos.

Per aŭto

Laŭ la Leningrada ŝoseo (ruse: Ленинградское шоссе): 65 km (ĝis la Solneĉnogorska centro), ĉirkaŭ 50 km de MKAD (Moskva ĉirkaŭiganta aŭtovojo).

Laŭ la ŝoseo Pjatnica (ruse: Пятницкое шоссе) de MKAD ĝis la kruciĝo kun la Leningrada ŝoseo, ĉirkaŭ 65 km.

Presi - Ensaluti

Laste modifita je 2014-06-17 16:57