Serĉi:

HELPU AL NI TRADUKI!

SES 2013

Partopreno

Praktikaj

Organizantoj

Somera Esperanto-Studado (SES 2013) okazis inter la 12-a kaj la 20-a de julio 2013.
La sekva SES okazos en la tagoj 12.-20.07.2014. Jam baldaŭ aperos pli detalaj informoj pri ĝi.


Partoprenintoj de SES 2012


Freŝaj novaĵoj

2013-08-20

Unua retrorigardo pri SES 2013 aperis! Legu en la blogo "Balta Ondo" kaj en la papera monatrevuo "La Ondo de Esperanto".

2013-07-21

La 7-a SES finiĝis. Partoprenis ĝin 230 personoj el 27 landoj, al kiuj ni elkore dankas! Sekva SES okazos en 2014 denove en la datoj 12-a ĝis 20-a de julio, tre verŝajne en Nitra (la loko de SES en 2012 kaj 2011). Estas konsiderata ankaŭ okazigo de similaj aranĝoj en Brazilo kaj Rusio.

2013-07-01

En la paĝo Programo aperis trarigardebla kalendaro kun markitaj programeroj dum la tuta aranĝo.

2013-06-25

Aperis provizora programo de la aranĝo.

2013-06-21

Al la aranĝo aliĝis jam 232 personoj el 27 landoj. Nun vi povas vidi ilin ankaŭ sur mapo.

2013-06-12

Dum SES ludos por vi ankaŭ la slovaka roka kantisto Peter Bažík kun la grupo S.H.O.P. - kaj ili pretigas ankaŭ 2 kantojn en Esperanto! Krome dum la Nacia vespero prezentiĝos ankaŭ popolmuziko de s-ro Sarnovský el Martin - kun slovakaj popolkantoj en Esperanto.

2013-06-12

Aperis bulteno kun detalaj informoj por aliĝintoj. Bone tralegu ĝin, vi trovos en ĝi multajn utilajn informojn pri alveno kaj restado en Slovakio!

2013-06-11

Aŭspicion super SES 2013 transprenis: Dušan Čaplovič - ministro de edukado de Slovakio, Juraj Blanár - prezidanto de la Žilina-a memrega distrikto, kaj Andrej Hrnčiar - urbestro de la urbo Martin.

2013-05-29

La urbo Martin, en kiu okazos SES 2013, iĝis oficiale partnero de la aranĝo.

2013-05-28

Al la aranĝo aliĝis jam 219 personoj el 25 landoj.

La aranĝo okazis en la nordslovakia historia urbo Martin, situanta 210 km for de la slovakia ĉefurbo Bratislava, 180 km de la pola Krakovo (Kraków), kaj ĉ. 230 km de Budapeŝto, la ĉefurbo de Hungario.

La programo konsistos el kelkaj partoj:

  • Antaŭtagmeze: instruado pri Esperanto;
  • Posttagmeze: ekskursoj, prelegoj, manlaboroj, sportoj, laborgrupoj ktp.;
  • Vespere: Nacia kaj Internacia Vesperoj, koncertoj, filmo-spektado, diskoteko...

Esperanto-instruadon gvidos spertaj Esperanto-instruistoj en 5 grupoj, laŭ la lingvo-nivelo.

Fotogalerioj pri la pasintaj jaroj: SES 2009SES 2010SES 2011, SES 2012
Vikipedio: SES cs fr sk · lernu! ar az be ca cs de el en es fi fr gl hsb hu hy it ko nl pl ru sk th uk vep zh · E@I cs de en fr ja ko pl ru sk zh

Bulteno SES 2013

Jen bulteno kun detalaj informoj pri alveno kaj ĉeesto en SES 2013. Elektu unu el jenaj lingvoj kaj elŝutu la bultenon.
elŝuti: Esperanto · Slovenčina · English

Provizora programo

Je ĉi tiu adreso troveblas provizora program-tabelo de SES 2013. Ĝi ne estas kompleta; pluraj aferoj aldoniĝos al la programo dum la sekvaj tagoj kaj eĉ dum la aranĝo mem. Same povas eventuale ŝanĝiĝi tempoj de unuopaj prelegoj kaj prezentoj.

UK-karavano (de SES): detaloj ĉi tie

Filmeto pri SES 2010:
Filmego pri SES 2012:

Presi - Ensaluti

Laste modifita je 2013-11-22 12:35