Krom instruado kaj ekskursoj okazos dum SES ankaŭ pluraj aliaj programeroj:
Kultura programo
- Koncertoj – konfirmitaj:
- La Perdita Generacio (Svedio)
- Asorti (Litovio)
- Manŭel (Italio)
- Johannes Mueller (Germanio)
- ĴeLe (Ĵenja kaj Lena Wilke, Germanio)
- Jonny M (Germanio)
- …aliaj sekvos;
- Diskoteko;
- Teatraĵo;
- Nacia vespero (kun popolmuziko kaj vingustumado);
- Internacia vespero (vi mem povas kontribui!);
- kaj multe pli...
Detalan priskribon de la kultura programo legu ĉe: Kultura programo
Novula programo
Por komencantoj estas preparata aparta programo, kun paroligaj rondoj, diskutoj kaj prezentoj de Esperanto-movado kaj kulturo. Pri novuloj zorgos dum la aranĝo t.n. "anĝeloj" – spertaj esperantistoj, pretaj helpi kaj/aŭ konsili.
Prelegoj
- pri E@I;
- pri lernu!;
- pri Slovakio;
- pri la Esperanto-kulturo kaj la Esperanto-movado;
- kaj aliaj...
Kursetoj kaj metiejoj
- slovaka lingvo;
- tokipono;
- aliaj lingvoj (via kontribuo tre bonvenas!);
- ĵonglado;
- lernado de Esperanto-kantoj.
Sporta programo
- estos speciala sporta tago kun konkursoj kaj premioj;
- ekzistos eblo ludi tablotenison, tenison, badmintonon, naĝi, uzi sportejon;
- okazos vizito de publik-naĝejo;
- geokaŝado.
Rimarko 1: Por infanoj ne ekzistas aparta programo. Gepatroj, kiuj volas veni kun siaj etaj infanoj kaj volas por ili apartan programon, bv. kontakti organizantojn pri la eblo mendi pagendan vartist(in)on.
Rimarko 2: Supre menciita programo estas daŭre provizora. Pli detalan programon de SES ricevos aliĝintoj antaŭ la aranĝo.