Serĉi:

HELPU AL NI TRADUKI!

SES 2013

Partopreno

Praktikaj

Organizantoj

SES /

Programo

Krom instruado kaj ekskursoj okazos dum SES ankaŭ pluraj aliaj programeroj:

Kultura programo

  • Koncertoj – konfirmitaj:
    • La Perdita Generacio (Svedio)
    • Asorti (Litovio)
    • Manŭel (Italio)
    • Johannes Mueller (Germanio)
    • ĴeLe (Ĵenja kaj Lena Wilke, Germanio)
    • Jonny M (Germanio)
    • …aliaj sekvos;
  • Diskoteko;
  • Teatraĵo;
  • Nacia vespero (kun popolmuziko kaj vingustumado);
  • Internacia vespero (vi mem povas kontribui!);
  • kaj multe pli...

Detalan priskribon de la kultura programo legu ĉe: Kultura programo

Novula programo

Por komencantoj estas preparata aparta programo, kun paroligaj rondoj, diskutoj kaj prezentoj de Esperanto-movado kaj kulturo. Pri novuloj zorgos dum la aranĝo t.n. "anĝeloj" – spertaj esperantistoj, pretaj helpi kaj/aŭ konsili.

Prelegoj

  • pri E@I;
  • pri lernu!;
  • pri Slovakio;
  • pri la Esperanto-kulturo kaj la Esperanto-movado;
  • kaj aliaj...

Kursetoj kaj metiejoj

  • slovaka lingvo;
  • tokipono;
  • aliaj lingvoj (via kontribuo tre bonvenas!);
  • ĵonglado;
  • lernado de Esperanto-kantoj.

Sporta programo

  • estos speciala sporta tago kun konkursoj kaj premioj;
  • ekzistos eblo ludi tablotenison, tenison, badmintonon, naĝi, uzi sportejon;
  • okazos vizito de publik-naĝejo;
  • geokaŝado.

Rimarko 1: Por infanoj ne ekzistas aparta programo. Gepatroj, kiuj volas veni kun siaj etaj infanoj kaj volas por ili apartan programon, bv. kontakti organizantojn pri la eblo mendi pagendan vartist(in)on.

Rimarko 2: Supre menciita programo estas daŭre provizora. Pli detalan programon de SES ricevos aliĝintoj antaŭ la aranĝo.

Presi - Ensaluti

Laste modifita je 2013-07-01 13:50