Serĉi:

HELPU AL NI TRADUKI!

SES 2013

Partopreno

Praktikaj

Organizantoj

SES /

Loko


La urbo Martin
(fonto: Vikimedia Komunejo)

SES 2013 okazos en la urbo Martin (Slovakio), en la universitata studenthejmo de la farmacia fakultato kaj de la apuda mezlernejo Stredná priemyselná škola. Loĝado, manĝado kaj nokta programo okazos en la studenthejmo; instruado, posttagmeza kaj vespera programo okazos en la mezlernejo.

Martin estas bela kaj historia urbo, situanta ĉ. 210 km de la ĉefurbo Bratislavo kaj 25 km de Žilina.

Partoprenantoj loĝos en dulitaj ĉambroj de la studenthejmo. Entute estas ĉambroj por pli ol 700 personoj. Kvar ĉambroj havas komunan necesejon kaj duŝejon. Se vi volas nepre loĝi sola, marku tiun eblon en la aliĝilo (estas krompago por tio, bv. vidi ĉe kotizoj). Krome estas ankaŭ eblo tendumi, se vi kunportos propran tendon.

Rimarko: La studenthejmo proponas "normalajn" (ordinarajn) kondiĉojn por tranoktoj, do ne atendu grandan lukson. Se vi tamen volas loĝi pli lukse, sciigu al ni viajn dezirojn aŭ rekte kontaktu iun el la apudaj pensionoj kaj hoteloj.

La studenthejmo havas plurajn stud- kaj prelegĉambrojn kaj unu grandan salonon. Aldone vespere funkcios drinkejo kaj gufujo.

La studenthejmo havas sendratan retkonekton.

Proksime de la ejo troviĝas kelkaj manĝejoj/trinkejoj, publika naĝejo estas tuj apude.

Presi - Ensaluti

Laste modifita je 2013-01-19 23:43