Serĉi:

HELPU AL NI TRADUKI!

SES 2013

Partopreno

Praktikaj

Organizantoj

SES /

Kultura programo

Koncertoj

Jen detaloj pri jam konfirmitaj koncertoj. Dum SES 2013 por vi ludos kaj amuzigos vin:

  • La Perdita Generacio (Svedio)
  • Asorti (Litovio)
  • Manŭel (Italio)
  • Johannes Mueller (Germanio)
  • ĴeLe (Ĵenja kaj Lena Wilke, Germanio)
  • Jonny M (Germanio)

La Perdita Generacio (Svedio)

La Perdita Generacio (mallonge LPG) estas radikala, verda kaj senlandlima bando. Kvankam ĝi ekzistas jam de 1995, en Esperanto ĝi ekkantis en 2003 okaze de IJK, post ŝanĝoj en la personaro kaj post eklernado de Esperanto. Foje rapide kaj ironie, foje ĝentile kaj pensige LPG evoluigas sian unikan sonadon ĉe la limo inter mondmuziko, popo kaj kanzonoj.

La bando jam koncertis en Rusio, Svedio, Pollando, Estonio, Nederlando, Germanio, Slovakio kaj Kubo. La specifeco de iliaj kantoj troviĝas ĉefe en la tekstoj, kiuj respegulas la politikan engaĝiĝon de la bando en la alternativa ekologiista kaj Verda movado de Svedio.

Pliaj informoj

Asorti (Litovio)

Asorti estas familia muzikgrupo el Litovio. La grupo ofte koncertas en Esperanto-renkontiĝoj, ekzemple en Latvio, Germanio, Finnlando, Svedio, Hungario, Slovakio kaj Belgio. La repertuaro estas diversstila, enhavas kaj originalan E-muzikon, kaj tradukojn de popularaj konataj mondaj kantoj. Ilia koncerto certe kantigos kaj dancigos vin.

La grupo sub la nomo „Sepa“ partoprenis ankaŭ la ĉi-jaran konkurson por "Eŭrovizio" kun ĉi-kanto:

Manŭel (Italio)

Manuel estas elektroteknika inĝeniero. Antaŭ du jaroj, post emeritiĝo, li revenis al Esperanto-movado kaj sukcesis jam eldoni 2 albumojn ("Duonvoĉe... tutkore" kaj "Ĉu plu ekzistas Amo?") kun memtradukitaj aŭ verkitaj kantoj. La temoj de liaj kantoj ĝenerale estas amo, amikeco, solidareco, respekto de la naturo kaj medio: li kredas, ke venos la tempo kiam la homaro formiĝos al "unu granda rondo familia".

Specimeno de la muziko de Manŭel kaj intervjuo kun li

Johannes Mueller (Germanio)

Koncerto por gufujo fare de kantisto kaj pian-ludanto, kiu samtempe verkas kaj komponas sian muzikon. Johannes estas sciencisto profesie, sed artisto kore.

Lia hejmpaĝo kun muziko

Muzikvideo kun plurlingvaj subtekstoj

ĴeLe (Ĵenja kaj Lena Wilke, Germanio)

La duopo ĴeLe (Ĵenja kaj Lena Wilke) koncertas en Esperantio ekde 2009. En ilia repertuaro troviĝas plejparte memkreitaj lirikaj kantoj, akompanataj per akustika gitaro, piano, violono kaj metalofono. En la jaro 2010 ĴeLe registris la KD-n "Tra la sonĝoj". Ĉijare (2013) aperos nova albumo, "Sentokaoso".


Fotis: Sjoerd Bosga

Jonny M (Germanio)

Jonny M estas juna regeokantisto el Bergisch Gladbach, Germanio. Lia stilo dancigas amasojn ekde lia unua sukcesa albumeto "Pli ol espero" kun la fama kanto "En somero" (2011). Dum la lasta jaro li multe progresis, kaj kunproduktis kanton por la Hiphopa Kompilo vol. 2. Krome, lia nova albumo estos baldaŭ havebla!

Diskejo

Ĉiunokte atendos vin diskotekoj kun internacia muziko de diversaj muzikstiloj. Tuj apud drinkejo, en la diskejo vi havos eblon eluzi vian energion, se ajna restos al vi post la tuta tago :) Amuzemaj kaj dancemaj partoprenantoj, nepre venu kaj etosigu la noktan vivon dum SES!

Kinejo

Ĉiuvespere estos projekciataj filmoj kun Esperanto-subtekstoj aŭ eĉ rekte dublitaj en Esperanto. Atendas vin diversaj specoj de filmoj – fabeloj, dokumentoj, komedioj, scienc-fikcioj. Detala programo de la filmoprojekciado aperos en la program-libro de SES.

Presi - Ensaluti

Laste modifita je 2013-04-30 10:09