Serĉi:

HELPU AL NI TRADUKI!

SES 2013

Partopreno

Praktikaj

Organizantoj

SES /

Alvenebloj

Horaro: http://cp.sk (sube ŝanĝu lingvon al la angla aŭ al la germana)

El Vieno

El Viena flughaveno iras ege ofte, ĉiuhore buso al Bratislavo. La vojaĝo daŭras 1 horon. Elbusiĝi vi povas aŭ ĉe Bratislava flughaveno ("Bratislava,,letisko"), aŭ ĉe busa stacidomo ("Bratislava,,AS MHD"). Atentu pri itinero de la konkreta buso.

Horaro:
El: Wien,,Flughafen Wien
Al: Bratislava

Urba trafiko en Bratislavo

En la ĉefurbo eblas veturi per urba trafiko (busoj, tramoj, trolebusoj). Bileton aĉetu ANTAŬ eniro en veturilon. Ili aĉeteblas en kioskoj, en aŭtomatoj ĉe stacioj, aŭ en konstruaĵo tuj apud ĉefa trajna stacidomo.

  • el flughaveno al trajna stacidomo aŭ male:
    la numero 61 (Letisko --> Hlavná stanica), vojaĝo daŭras 25 minutojn (aĉetu 60-minutan bileton)
  • el busa stacidomo al trajna stacidomo aŭ male:
    la numero 210 (Autobusová stanica --> Hlavná stanica), vojaĝo daŭras 10 minutojn (aĉetu 15-minutan bileton)

El Bratislavo

El Bratislavo prenu trajnon aŭ buson rekte al Martin. Foje okazas, ke oni devas ŝanĝi trajnon/buson unufoje, sed iras ankaŭ rektaj.

Horaro:
El: Bratislava
Al: Martin

Taksioj en Martin

Busa kaj trajna stacidomoj troviĝas unu apud la alia (vidu la mapon). La vojo de tie al SES-ejo estas 2,1 km longa. Se vi elektas taksion, jen kelkaj firmaoj.

La slovaka lingvo

Eta praktika konsilo: lernu kelkajn bazajn vortojn en la slovaka :) E@I kreis retejon por lerni la slovakan, por vi multe utilos jenaj frazoj: http://slovake.eu/learning/intro/phrases

Dum SES aĉeteblos en libroservo Esperanta verketo "Slovaka konversacio skize".

UK-karavano (de SES)

Se vi planas post SES veturi al la Universala Kongreso de Esperanto en Islando, kontaktu Peter Baláž ĉe petro@ikso.net – li ankaŭ veturos al UK kaj povas aranĝi komunan vojaĝon – karavanon. Foriro de la SES-ejo okazos verŝajne sabate posttagmeze, la 20-an de julio; planata alveno al UK estas tamen maljam dimanĉe, la 21-an de julio.

Presi - Ensaluti

Laste modifita je 2013-03-07 02:35